• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 15:49:43    
Komitatano de ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Feng Jicai, kiu senlace klopodas por protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn (foto)

cri

64-jaraĝa Feng Jicai estas konstanta komitatano de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, fama verkisto kaj pentristo de Ĉinio. Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, li atentas protektadon al la ĉinaj nemateriaj heredaĵoj, kaj galopas por urĝe savi kaj protekti la nemateriajn kulturajn heredaĵojn.

"Nemateriaj kulturaj heredaĵoj malsamas kun la materiaj kulturaj heredaĵoj. La materiaj kulturaj heredaĵoj estas konservataj en formoj de materioj kaj tekstoj, ekzemple antikvaj poemoj. Nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas diversaj tradiciaj kulturaj formoj kaj spacoj generacio post generacio heredataj de diversaj naciecoj, kaj rilataj al ĉiutaga vivo de popolanoj, ekz. moroj, dancoj, dramoj, festoj, konstruaĵoj, lingvoj kaj aliaj. Nuntempe en la fono de tutmondiĝo kaj moderniĝo, la nemateriaj kulturaj heredaĵoj estis senprecedence minacataj. Se ni ne urĝe savus kaj protektus, ni perdos ne nur la nemateriajn kulturajn heredaĵojn, sed ankaŭ nin mem."

De enposteniĝo de Feng Jicai kiel tutlanda komitatano de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la jaro 1983, pasis jam pli ol 20 jaroj. Dum la pli ol 20 jaroj, li faris kelkdek proponojn, inter kiuj plimulto rilatas al protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En la jarkunveno de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la jaro 2002, Feng Jicai faris proponon "pri urĝa savado de popolaj kulturaj heredaĵoj". Li proponis startigi urĝsavan projekton al ĉinaj popolaj kulturaj heredaĵoj, fari ĝeneralan esploron al la nemateriaj kulturaj heredaĵoj en la tuta lando, kaj prezentis detalajn praktikajn projektojn.

"Post kiam mi prezentis ĉi tiun proponon, ĝi tuj estis alte atentata de la registaro. En 2003, la urĝsava projekto al ĉinaj popolaj kulturaj heredaĵoj oficiale startis, kaj ĝi esits enlistigita kiel "Speciale komisiita projekto de ŝtata fonduso pri sociaj sciencoj", kaj la registaro donis grandegan subtenon en financo. Estas ĝojinde, ke en tiu jaro, la ĉina registaro startigis protektan projekton al la ĉina nacia popola kulturo. La urĝsava kaj protekta laboro disvolviĝas samtempe."

1  2  3