• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 15:49:43    
Komitatano de ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Feng Jicai, kiu senlace klopodas por protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn (foto)

cri

Primi-nacieca fraŭlino Chisening, kiu devenis de piedo de la neĝmonto Gongga, diris al ni, ke ĝuste tiu provpunkta projekto sciigis al ŝi pri ŝia propra nacieca kulturo.

"Antaŭe ni sciis nur, ke ni apartenas al la primi-nacieco. Ni ŝatas kanti kaj danci. Sed ni ne scias, ke tio estas nia kulturo. Depost kiam la instruisto, kiu respondecas pri ĉi tiu provpunkta projekto, organizis nin por propagandi nian naciecan kulturon, ni eksciis, ke ho, nia kanto, nia danco kaj la instrumentoj uzataj de ni estas nia kulturo."

La primi-naciecanoj loĝas ĉefe en la provincoj Yunnan kaj Sichuan. Ĝi estas nacieco, kiu lertas je kantado kaj dancado. Ilia lingvo estas heredata ĉefe buŝe. Post praktikiĝo de la provpunkta projekto, multaj naciminoritatoj, kiel primi-nacieco, ekkonis voloron de sia kulturo, tial, la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la naciminoritatoj estis efike protektataj.

Feng Jicai diris, ke la ŝtata nacia kaj popola protekta projekto protektas ne nur la nemateriajn kulturajn heredaĵojn, sed ankaŭ propagandas al la tuta socio protektadon de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Okaze de ĉi-foja jarkunveno de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la ĉina registaro okazigis la unuan "Ekspozicion pri fruktoj de protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj". Ĉiutage, dekmiloj da vizitantoj venis al la ekspoziciejo. Inter ili multaj vizitis jam du aŭ tri fojojn. Pli ol 60-jaraĝa sinjoro Cheng Xiying gvidis siajn du 5-jarajn nepojn por viziti la ekspozicion. Li diris:

"Nun mi la trian fojon vizitas la ekspozicion. Ĉi tie vidiĝas multaj aĵoj baldaŭ perdiĝontaj, kiuj devenas de diversaj lokoj de la tuta lando. Ĉi tia ŝanco ja estas rara. Mi volas, ke ankaŭ la infanoj vidu, por kulturi ilian amon al la nacia kulturo."

Feng Jicai diris, ke laŭ praktikado de la urĝsava projekto de ŝtataj popolaj kulturaj heredaĵoj kaj la protekta projekto de nacia popola kulturo, pli kaj pli multe da homoj ekkonsciis la gravecon de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

"Mi pensas, ke kompare kun la situacio de antaŭ 10 jaroj, nuntempe pli kaj pli multe da ĉinoj eksciis pri la nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj ekkonsciis necesecon protekti ilin. Komence neniu sciis, kaj estis neniu alvoko."

Feng Jicai estas homo, kiu ne povas toleri ne labori. Li ofte enketis kaj startigis la sekvantan projekton tuj post la pasinta projekto. En la pasinta jaro, li enketis grandan kvanton da antikvaj popolaj loĝdomoj, vizitis multajn vilaĝojn, kaj faris ĉiuflankan ekkonon pri la nuntempa situacio de protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj en kamparo.

"En la kuranta jaro, la ĉina registaro proponis konstruadon de 'nova kamparo'. Oni devas konstrui la 'novan kamparon' por antaŭenpuŝi la tutan socion, solvi la diferencon inter malriĉeco kaj riĉeco, riĉigi la kamparanojn, kiuj okupas plimulton de la ĉina loĝantaro. Ĉinio riĉiĝos nur post kiam ili riĉiĝos. Tio estas grandioza rimedo. Post unu-jara vizitado, mi trovis grandan kvanton da nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Tiel nun aperis nova problemo, t.e. kiel ni devas protekti la nemateriajn kulturajn heredaĵojn dum konstruado de la 'nova kamparo'. Mia ĉi-jara propono temas pri tiu problemo."

Feng Jicai oferis multe da energio por protekti la ĉinajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn. Li diris: "Mi urĝsavas kaj protektas la nemateriajn kulturajn heredaĵojn pro amo al ili. Same kiel se iu amas la alian, tiu volontas oferi ĉion al ŝi, kaj feliĉas pro tio."


1  2  3