• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 15:49:43    
Komitatano de ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Feng Jicai, kiu senlace klopodas por protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn (foto)

cri

En la jarkunveno de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de 2005, Feng Jicai prezentis proponon pri establigo de la ĉina "Tago pri kulturaj heredaĵoj". Komence de la kuranta jaro, la ĉina registaro deklaris, ke ekde 2006, la dua sabato de junio ĉiujare estas ĉina "Tago pri kulturaj heredaĵoj".

"Mi pensas, ke la registaro alte atentas kaj prenos ĉiujn proponojn rilatajn al la politikaj decidoj de la ŝtato. La komitatanoj de la Konferenco estas erudiciuloj kaj specialistoj el diversaj rondoj de la socio. Ilia penso estas profunda. Kaj iliaj fakoj rilatas diversajn kampojn de la ŝtata ekonomio kaj socia vivo. Se iliaj proponoj estas kaj racie elpensitaj kaj kombinitaj kun ŝtataj politikaj decidoj, kaj samtempe praktikeblaj, do ili estas tre eble akceptitaj de la registaro."

Feng Jicai diris, ke li tre ĝojas kiel komitatano de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la labormaniero de la konferenco liveris tre bonan ŝancon al li por ke li povu fari aferon por protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

"La Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas politika interkonsiliĝo, kiu diferencas de apelacio ĉe ĵurnaloj fare de intelektuloj. La PPIK havas kompletan meĥanismon, kaj tiu meĥanismo estis efektivigita per la maniero de politika interkonsiliĝo, partoprenado kaj diskutado pri politiko estas ĉefa enhavo de laboro de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Kvankam la PPIK ne estas decida instanco, tamen ĝi povas liveri pensojn por konstruado de la ŝtato. Tiuj pensoj liveras pensan komparon al la decidantoj."

Ĝis nuntempo, la urĝsava projekto de la ĉinaj popolaj kulturaj heredaĵoj kaj la protekta projekto al la ĉina nacia popola kulturo funkciis jam 3 jarojn. De la 3 jaroj, kiel iniciatinto kaj gvidanto de la du projektoj, 64-jaraĝa Feng Jicai vojaĝis al 26 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de la tuta lando, li orientis al la kulturaj laborantoj fari kampan ĝeneralan esploron, konstaton al nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj redakton de koncernaj eldonaĵoj, kaj samtempe li ankaŭ propagandas protektadon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Nuntempe, jam pli ol 40 eldonejoj partoprenas en la urĝsava projekto de la ĉinaj popolaj kulturaj heredaĵoj, kaj eldonis serion da libroj. Oni ankaŭ establis kelkajn specialajn urĝsavajn centrojn pri ĉinaj popolaj artoj, inkluzive de ĉinaj ligno-gravuraj novjaraj bildoj, papertondaĵoj kaj aliaj. En marto de 2005, la ĉina Ŝtata Konsilantaro postulis establi la ŝtatan nomliston de ĉefaj ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En julio de la sama jaro, startis raportado al la nomlisto de la unuaj ŝtataj ĉefaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Tio estas unu el gravaj enhavoj de la protekta projekto de la ĉina nacia popola kulturo. Nuntempe, nomlisto de la unuaj 501 ĉinaj ĉefaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, inkluzive de Festo Qingming, Mezaŭtuna Festo kaj ĉinaj popolaj gravuritaj pupoj, estis montrata al publiko.

67-jaraĝa sinjoro Xu Zhuchu estas la 6-a generacio heredanta la gravutarton de pupoj. Pri tio, ke gravura arto de pupoj amata de li dum tuta vivo fariĝis rekomendita projekto, sinjoro Xu Zhuchu gaje diris:

"Mi konsciis, ke nuntempo estas bonega ŝanco por heredi kaj progresigi. Nuntempe ne plu multaj homoj ankoraŭ entreprenas la gravuran arton de pupoj, kaj la lertaj estas pli malmultaj. Sed nun, mi estas memfida por instrui ĉi tiun arton plu. Mi ne nur instruos al miaj filoj kaj nepoj, sed ankaŭ al aliaj, por ke pli multe da homoj lernu, posedu kaj progresigu ĉi tiun arton."

Feng Jicai konigis, ke krom establo de nomlista sistemo de la ĉinaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, ankaŭ establo de provpunktoj de ŝtataj projektoj estas grava enhavo de la protekta projekto de ĉina nacia popola kulturo. Nuntempe, Ĉinio jam establis 40 provpunktojn pri ŝtata protektado, kaj ankaŭ diversaj provincoj konstatis kvanton da protektaj projektoj.

1  2  3