![]( /mmsource/images/2007/05/31/grupo8.bmp)
La 30-an de majo, eksteraferministra konferenco de Grupo 8 publikigis prezidantan deklaron en Potsdam por postuli, ke Irano plenumu koncernan rezolucion de Sekureca Konsilio de UN kaj ĉesigu ĉian aktivadon koncernan al urania riĉigado, por ke oni povu solvi la problemon per intertraktado.
La deklaro diris, ke membrolandoj de Grupo 8 havas komunan respondecon por solvi iranan nuklean problemon. La Grupo 8 daŭre subtenas solvi iranan nuklean problemon per intertraktado. Sed ĝi maltrankvilas pri nuklea disvastigo. Se Irano ne ĉesigos uranian riĉigadon, la membrolandoj de la grupo faros pluapaŝan punadon al Irano laŭ la rezolucio n. 1747 de SK de UN.
Laŭ alia raporto, irana unua intertraktada delegito pri nukleo kaj ĝenerala sekretario de Plej Alta Ŝtata Sekureca Komitato Ali Larijani diris en Madrido, ke Irano ne akceptos antaŭan kondiĉon prezentitan de iuj landoj pri urania riĉigado. Larijani diris, ke perforto ne povas solvi ian ajn problemon. Li esprimis, ke Irano volontas senantaŭakondiĉe fari diskutadon pri ia ajn temo. |