china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iuj eksterlandaj amaskomunikiloj alte atentas 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:22:29

La baldaŭ okazonta la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas vaste atentata de eksterlandaj amaskomunikiloj. En la lastaj tagoj, ĉefaj amaskomunikiloj de diversaj landoj en la mondo respektive faris raporton pri la kongreso kaj atingoj kaj estonta direkto de disvolviĝo de Ĉinio.

En la 9-a de oktobro, franca ĉinlingva ĵurnalo "Novaĵoj de Eŭropo" publikigis en la ĉefa paĝo la artikolon titolitan "Ĉindevenula socio de Francio atentas la 17-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio" kaj faris antaŭvidan raporton en tuta paĝo pri la kongreso ekde la 10-a.

En la 10-a, japana ĵurnalo "Asahi Shinbun" publikigis artikolon kaj eksplikis la "koncepton pri scienca disvolvo" elmetita de prezidanta Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la partio. La artikolo opinias, ke la koncepto enkorpigas altan atenton de la ĉina registaro gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio pri medio-polucio kaj plibonigo de plivastigo de granda enspeza diferenco.

Alia japana ĵurnalo "Yomiuri Shinbun" publikigis artikolon, montrante, ke la koncepto de "harmonia socio" estos gvida principo de la Komunista Partio de Ĉinio por konstrui Ĉinion.

En la 11-a, la plej granda ĵurnalo de Korea Respubliko "Chosun Ilbo" publikigis artikolon en la ĉefa paĝo sub la titolo "Ĉina gvidantaro plijuniĝas", kiu montras, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio establos pli junan kaj fortan gvidantaron por gvidi Ĉinion kaj decidi disvolvan direkton de la lando.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
KPĈ
v (foto)Eksteraj raportistoj vigle sin anoncas ĉe novaĵ-centro de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ 2007-10-10 09:21:59
v Novaĵo-centro de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ komencos eksteran servon en 8-a ĉimonate 2007-10-06 16:13:52
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040