La 15-an de oktobro en Pekino, okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Novaĵ-proparolanto de la kongreso Li Dongsheng esprimis en la gazetara konferenco en la 14-a, ke la kongreso okazos de la 15-a ĝis la 21-a de oktobro, nun ĉiuj preparaj laboroj estas pretaj.
Laŭ konigo, 2 213 reprezentantoj ĉeestos al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ili reprezentas pli ol 70 milionojn da membroj de la partio. Nun estas decidita la tagordo de la kongreso, t.e., aŭskulti kaj ekzamene diskuti pri raporto de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ekzamene diskuti pri laborraporto de Centra Disciplino-Ekzamena Komisiono, ekzamene diskuti kaj aprobi amendon de "Statuto de Komunista Partio de Ĉinio", elekti la 17-an Centran Komitaton de la Komunista Partio de Ĉinio kaj elekti la Centran Disciplino-Ekzamenan Komisionon. |