La 14-an de oktobro en Pekino, la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis preparan kunvenon.
Hu Jintao prezidis la kunvenon. La kunveno voĉdone aprobis nomliston de membroj de la ekzamena komisiono konsistanta el 22 homoj pri kvalifiko de reprezentantoj, nomliston de membroj de la prezidantaro de la kongreso konsistanta el 237 homoj, kaj aprobis, ke Zeng Qinghong servu kiel ĝenerala sekretario de la kongreso. La kunveno aprobis ankaŭ dispozicion de institucioj kaj taskon de sekretariejo de la kongreso. |