La 4-an de februaro, gvidantoj de Ligo de Arabaj Landoj, Japanio, Etipio kaj aliaj landoj respektive faris konsoladon al iuj regionoj de Ĉinio suferantaj neĝokatastrofon. Ili kredas, ke Ĉinio povas venki la katastrofon. Amaskomunikiloj de Usono, Korea Respubliko, Pakistano kaj aliaj landoj aktive taksis la penadon de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ la neĝokatastrofo.
Ligo de Arabaj Landoj publikigis deklaron dirante, ke la ligo faras konsoladon al la ĉinaj registaro kaj popolo kaj kredas, ke Ĉinio povas venki la malfacilon.
La 4-an, japana eksministro pri transportado kaj prezidanto de Japana Liberal-Demokratia Partio pri ĝeneralaj aferoj Nikai Toshihiro vizitis ĉinan ambasadorejon en Japanio esprimante profundan konsoladon al Ĉinio. Li kredas, ke la ĉina popolo certe venkos la katastrofon. Nikai Toshihiro emfazis, ke vizaĝante al naturaj katastrofoj Japanio kaj Ĉinio devas helpi unu la alian.
Intervidiĝante kun ĉina ambasadoro en Etiopio, etiopia ministro pri eksteraj aferoj Seyoum Mesfin transdonis al ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj eksterafera ministro Yang Jiechi konsoladon de etiopia ĉefministro Meles Zenawi. Li esprimis, ke Etiopio kredas, ke sub forta gvidado de la ĉina registaro la ĉina popolo certe forigos la malfacilon kaj gajnos sukceson.
Iu artikolo de usona ĵurnalo diras, ke lastatempe Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj altrangaj gvidantoj respektive iris al katastrofejo kaj promesis plirapide refunkciigi liveradon de elektro kaj akvo. Tio estas neordinara agado.
Iu artikolo publikigita en ĵurnalo Herald Ekonomiko de Korea Respubliko pozitive taksas la reciproke helpan spiriton de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ neĝokatastrofo. La raporto diras, ke Ĉinio enorde kaj aktive disvolvas laboron kontraŭ katastrofo.
Pakistana ĵurnalo publikigis komenton dirante, ke la rimedo farita de la ĉina registaro plene atestis, ke la ĉina registaro ne nur havas kapablon por venki la katastrofon, sed ankaŭ zorgas pri la popolanoj.
|