En la lastaj tagoj, Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj Aomen-a Speciala Administra Regiono kontribuis monon al provincoj plagitaj de neĝkatastrofo de interna loko en diversaj formoj.
En la 5-a, Hongkong-a Speciala Administra Regiono kontribuis 100 milionojn da hongkong-aj dolaroj al la provincoj Hunan kaj Guizhou, kiuj plej serioze influataj de la katastrofo kaj kontribuis 10 milionojn da hongkong-aj dolaroj al la urbo Shaoguan de la provinco Guangzhou. En la 4-a, Aomen-a Speciala Administra Regiono kontribuis 30 milionojn da hongkong-aj dolaroj al la provincoj Guizhou, Hunan, Jiangxi kaj Anhui. Administraj ĉefoj Zeng Yinquan kaj He Houhua, respektive nome de la registaroj de Hongkong kaj Aomen, esprimis konsolon al samlandanoj suferantaj la katastrofon. |