Dum la ĉina tradicia Printempa Festo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono Hu Jintao iris al Nanning kaj Baise de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aǔtonoma Regiono, vizitis laboristojn, oficirojn kaj soldatojn de la armita polico kiuj ankoraǔ laboras dum la Printempa Festo kaj kune celebris la feston kun diversnaciecaj popolanoj.
En la 7-a kaj 8-a de februaro, Hu Jintao vizitis la lokajn oficirojn kaj soldatojn de la armita polico, laboristojn kaj kamparanojn kaj donis al ili bondezirojn en la nomoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro. |