Matene de la 5-a de marto en Pekino inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Tiutage, Renmin Ribao, la plej aŭtoritata ĵurnalo de Ĉinio, publikigis ĉefartikolon sub la titolo Agu laŭ Popola Atendo, Ne Vanigu Popolan Konfidon, por gratuli inaŭguriĝon de la sesio.
La ĉefartikolo diras, ke ĉikraŭ 3 000 reprezentantoj kun diversaj profesioj el malsamaj lokoj de la tuta lando interkonsiliĝas pri ŝtataj aferoj, diskutas pri evoluo kaj plenumas ŝtatan povon, reprezentante la popolan volon, tio estas grava afero en la politika vivo de diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando.
La ĉefartikolo diras, ke en la sesio reprezentantoj aŭskultos kaj ekzamenos laborraporton de la registaro kaj tiujn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo; ekzamenos kaj sankcios planon pri nacia ekonomio kaj socia evoluo kaj buĝeton; ekzamenos projekton de la Ŝtata Konsilantaro pri restrukturado de institucioj; kaj elektos la novan estraron de ŝtataj institucioj. |