La 7-an de marto, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke por realigi la grandiozan planon projektitan de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj rapidigi la procezon por plene konstrui la bonhavan socion, oni devas plifortigi la grandan solidarecon de enlandaj kaj transmaraj ĉinoj.
Posttagmeze de la sama tago Hu Jintao partoprenis en la grupa diskutado de la membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el la demokratia partio Zhigong kaj la rondo de transmaraj ĉinoj. Li diris, ke oni devas plene elvolvi la gravan rolon de revenintaj ĉindevenuloj kaj transmaraj ĉinoj en la moderniga konstruado de Ĉinio, pozitivan rolon en antaǔenpuŝo de la paca reunuiga afero de la patrolando, apartan rolon en disvastigo de la ĉina kulturo kaj pontan rolon en akcelado de reciproka kompreno kaj amikeco inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj por formi grandan forton de la tuta nacio por realigi la grandan revigliĝon de la ĉina nacio. |