
En la kuranta jaro, Tibeta Aŭtonoma Regiono investos pli ol 200 milionojn da juanoj de renminbi por praktiki karakterizajn agrikulturajn kaj brutobredajn industriojn.
Laŭ statistiko de la departemento pri agrikulturo kaj brutobredado de Tibeto, pli ol 400 miloj da kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeta Aŭtonoma Regiono partoprenas en karakterizaj industriaj programoj, kaj la karakteriza industrio jam estas nova vojo de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj por multigi enspezon.
Laŭ informo, nun la ĉina registaro jam oficiale inkludis la ekspluatadon de karakterizaj agrikulturaj kaj brutobredaj industrioj de Tibeto en ŝtatan planon kaj aranĝis investon ekde 2007. |