
La 18-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke protekti pacon kaj stabilecon de la Taiwan-a Markolo kaj akceli komunan disvolviĝon de du bordoj devas fariĝi ĉeftemo kaj ĉefa melodio de la dubordaj rilatoj.
La 18-an de la marto en Pekino, fermiĝis la 1-a sesio de la ĉina 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Intervidiĝante kun ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj, Wen Jiabao montris, ke Ĉinio oponas kontraŭ "plebiscito pri aliĝo al UN", ĉar se tiu pledo sukcesos, ĝi ŝanĝos nunan situacion, ke Taiwan kaj la landinterno apartenas al unu Ĉinio. Tio certe damaĝos la dubordajn rilatojn, certe minacos bazajn interesojn de la dubordaj popolanoj, certe kaŭzos streĉecon de la situacio de la Taiwan-a Markolo kaj rompos pacon de la Taiwan-a Markolo kaj eĉ pacon de la azi-pacifika regiono.
Wen Jiabao reasertis, ke ĉiuj aferoj rilataj al suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio, devas esti decidataj de ĉiuj ĉinoj, inkluzive de taiwan-aj samlandanoj, ĉiu ajn intencanta secesii Taiwan el la patrolando certe malsukcesos. Li ankaŭ emfazis la esperon kiel eble plej rapide restarigi pacan intertraktadon de la du bordoj sub premiso de unu Ĉinio. Ĉia problemo estas diskutebla, inkluzive de fino de malamika stato de la du bordoj.
Wen Jiabao ankaŭ esprimis, ke la landinterno plue vastigos sferon de ekonomia kaj komerca interfluo kun Taiwan, altigos kunlaboran nivelon kaj precipe kiel eble plej frue realigos "tri rektojn" inter la du bordoj. |