La 17-an de marto, en la 7-a kunveno de Homrajta Konsilio de UN okazinta en Ĝenevo vicdelegito de ĉina delegacio Qian Bo diris, ke oni bezonas komunan penadon de la internacia socio, inkluzive de Sudano, por solvi darfuran problemon.
En la parolado Qian Bo diris, ke sub komuna penado de UN, Afrika Unio, la sudana registaro kaj aliaj koncernaj flankoj pozitive disvolviĝas la darfura problemo. Laŭpaŝe disvolviĝas aranĝado de miksa trupo de UN kaj Afrika Unio.
Qian Bo diris ankaŭ, ke la darfura problemo tuŝas komplikajn historian kaj realan kialojn. Oni bezonas komunan penadon de la internacia socio, inkluzive de Sudano, por solvi la problemon.
Qian Bo emfazis, ke la ĉina registaro ĉiam alte atentas la darfuran problemon kaj profunde simpatias la lokajn popolanojn. Qian Bo diris, ke kiel granda evoluanta lando kaj konstanta membro de Sekureca Konsilio Ĉinio estas respondecema kaj klopodas por realigi pacon en Darfuro kaj pacon kaj stabilecon de Sudano, eĉ de la tuta regiono. |