La 20-an de marto en la regula gazetara konferenco, okazinta en Pekino, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke starpunkto de la centra registaro pri dialogo kun Dalai estas konsekvenca kaj eksplicita; la centra registaro postulas, ke Dalai vere forlasu la tiel nomatan proponon "tibeta sendependigo" kaj haltigu iun ajn secesian agon.
Qin Gang diris, ke oni ne devas nur aŭskulti tion, kion Dalai diras, sed estas pli grave, ke oni rigardu tion, kion li faras; eventoj, okazintaj antaŭ nelonge, atestas, ke la fakto ne estas tia, kian li diris; la ĉina registaro esperas, ke li ĝisfunde komprenos la veron kaj kreos kondiĉojn por dialogo. |