china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Partiaj gvidantoj aŭ gravaj politikistoj de iuj landoj subtenas Ĉinion leĝe trakti gravan perfortan krimon en Tibeto
(GMT+08:00) 2008-03-26 17:38:25

Antaŭ nelonge partiaj gvidantoj aŭ gravaj politikistoj de Rusio, Brazilo, Samoo, Egiptio, Maŭrujo, Fiĝioj, Irako, Palestino, Hindio kaj aliaj landoj esprimis, ke ili subtenas Ĉinion leĝe trakti gravan perfortan krimon en Tibeto.

Gennadi Zuganov, prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de la Rusia Federacio kaj prezidanto de Komunista Delegacio de la rusa Dumao, publikigis deklaron, dirante, ke la evento okazinta lastatempe en Tibeta Aŭtonoma Regiono estas zorge planita kaj celas oponi Ĉinion; la Komunista Partio de la Rusia Federacio rezolute subtenas rimedojn, aplikitajn de partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio por bremsi la kontraŭleĝan aktivadon, kaj senŝanceliĝe kondamnas la intencon politikigi la Pekinajn Olimpikojn.

Jose Renato Rabelo, prezidanto de la Komunista Partio de Brazilo, sendis leteron al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimante, ke la Komunista Partio de Brazilo subtenas Ĉinion leĝe trakti la perfortan eventon en Tibeto, forte oponas la provokon de tibetaj separantistoj kaj kondamnas la perfortan eventon.

Pere de iraka ambasadoro en Ĉinio, iraka prezidento Jalal Talabani esprimis, ke la irakaj registaro kaj popolo kondamnas la gravan perfortan eventon, okazintan antaŭ nelonge en Tibeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tibeto
v Partiaj gvidantoj aŭ gravaj politikistoj de iuj landoj subtenas Ĉinion leĝe trakti gravan perfortan krimon en Tibeto 2008-03-26 17:38:25
v (foto)Germanaj retlegantoj esprimis indignon kontraŭ malvera raporto pri tibeta perforta evento 2008-03-25 14:04:03
v RTL konfesis malveran raporton pri perforto en Tibeto 2008-03-24 16:08:36
v Specialisto de Pakistano pri ĉina problemo firme subtenas integrecon de ĉina suvereneco kaj teritorio 2008-03-24 14:20:35
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040