china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ŝtata prezidanto telefonis al usona prezidento
(GMT+08:00) 2008-03-27 09:44:55

Vespere de la 26-a de marto, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao telefonis al usona prezidento Bush.

Pri taiwan-a problemo Hu Jintao aprobis, ke prezidento Bush kaj la usona registaro kelkfoje esprimis klaran starpunkton pri persisto en la principo de unu Ĉinio, obeo al la 3 komunikoj inter Ĉinio kaj Usono, opono kontraŭ sendependigo de Taiwan kaj balotado por aliĝi al UN. Hu Jintao esperas, ke Ĉinio kaj Usono daŭre faru penadon por protekti pacon kaj stabilecon de taiwan-markolo.

Pri la perforta evento en Lasao Hu Jintao montris, ke ĉi-foja evento ne estas paca manifestacio kaj neperforta agado blufitaj de Dalai-kliko. Tio estas serioza perforta evento. Tiajn perfortajn agadojn, kiuj atencis homrajton, malkvietigis socian ordon kaj damaĝis sekurecon de vivo kaj posedaĵo de la popolanoj, ia ajn registaro ne povas ignori.

Hu Jintao emfazis, ke se Dalai forlasos pledon pri sendependigo de Tibeto, ĉesigos agadon dispartigantan la ŝtaton, precipe ĉesigos nunajn perfortajn agadojn en Tibeto kaj ne damaĝos Pekinajn Olimpikojn, sed agnoskos, ke Tibeto kaj Taiwan estas nedivideblaj partoj de Ĉinio, la ĉina registaro volontos daŭre fari kontaktiĝon kaj interkonsiliĝon kun li.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri nuklea problemo de Korea Duoninsulo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Usono
v Usono ne devas alporti usonajn politikajn faktorojn en rilatojn inter Ĉinio kaj Usono 2008-02-28 18:54:15
v Ĉinio kaj Usono okazigis jaran intervidiĝon pri surmara milita sekureca interkonsiliĝa sistemo 2008-02-27 09:29:12
v Ĉinio kaj Usono devas persisti en direkto de konstruiva kunlaboro 2008-02-26 19:58:47
v Ĉinio kaj Usono atingis komunan konon pri rekomenco de homrajta dialogo 2008-02-26 19:02:59
v Condollezza Rice vizitos Ĉinion 2008-02-21 18:17:18
v (foto) 5-a Ĉina-Usona Strategia Dialogo  en Guiyang 2008-01-18 09:19:05
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040