Vicestro de la Altnivela Tibetlingva Budaisma Instituto vivbudho Nagtsang Champa Ngawang esprimis intervjuate, ke la politiko pri religia kreda libereco estas ĉiuflanke praktikata en Tibeto.
Vivbudho Nagtsang Champa Ngawang diris, ke sekve de altiĝo de popola vivnivelo kaj disvolviĝo de trafika transportado de Tibeta Aŭtonoma Regiono, religiuloj havas pli sufiĉan ekonomian kondiĉon kaj pli facilan transportan instrumenton por partopreni en religiaj aktivadoj. La registaro forte subtenas ekonomian disvolviĝon de Tibeto kaj samtempe respektas la lingvon, kulturon, morojn, kutimojn kaj religian kredon en Tibeto, la politiko pri religia libereco estas ĉiuflanke kaj ĝuste praktikata en Tibeto. |