La ĵurnalo Guangming Ribao eldonita en la 3-a aprilo publikigis artikolon de esploristo de Tibeta Akademio pri Sociaj Sciencoj, membro de internacia Tibetologia Konsilio Pasang Wangdu. La artikolo montras, ke fakto pruvas, ke la Dalai-kliko damaĝas la tibetan popolon.
La artikolo diras, ke Dalai XIV kaj liaj sekvantoj sin beligas kiel reprezentantojn de interesoj de la tibeta popolo, sed neniam faras aferon utilan al la tibetnaciecanoj. De la fino de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento kiam ĝi lanĉis armitan ribelon celintan secesiigi la patrolandon, la Dalai-kliko ĉiam instigas naciecan konflikton kaj trumpetas perfortan reziston. Kvankam la evento de la 14-a de marto nelonge daŭris, tamen ĝi tute estas homrajta katastrofo.
La artikolo esprimas kredon, ke koniginte la tibetan historion kaj veron de la evento, ĉiuj homoj kun justeco en la mondo scias, kiu damaĝas la tibetan popolon. |