La 6-an de aprilo je 50 minutoj post la 23-a horo, laŭ la loka tempo, speciala aviadilo, transportanta pekinan olimpikan flamon, atingis la parizan flughavenon Charles de Gualle.
Oficistoj de la Franca Olimpika Komitato, pariza urbdomo kaj ĉina ambasadorejo en Francio bonvenigis la olimpikan flamon en la flughaveno.
Pariza stadio de la stafetado de la olimpika torĉo startos en la unua plataformo de la Ejfelturo meztage de la 7-a. La stafetada linio longas je 28 kilometroj kaj 79 ĉinaj kaj francaj stafetoj partoprenos en la stafetado. |