china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Voĉoj el Sud-Ameriko kaj Centra-Ameriko: se la bonkora budho vidus tion, sendube sendus lin en inferon
(GMT+08:00) 2008-04-08 09:24:31

Argentina aŭskultanto Ricardo Huerta dufoje vizitis Ĉinion. La 22-an de marto li skribis al la retstacio en hispana lingvo de CRI online: "La enhavo de via speciala rubriko pri la tumulto okazinta en Lasao estas detala, solida kaj akurata. Mi indignas kontraŭ la intenco secesiigi Tibeton el la Ĉina Popola Respubliko. La aktualaĵo kaj reago de la internacia socio montras, ke fiintenca tumulto malobservanta internacian leĝon estas destinita al malsukceso."

Li diris, ke laŭ la faktoj de li spertitaj en la du vizitoj al Ĉinio, estas tute senbazaj kaj kontraŭaj al la faktoj la onidiroj distrumpetitaj de iuj homoj sub la preteksto de la tibeta problemo.

Brazila aŭskultanto Rubens Pedroso diras en sia letero: "Mi ĉiam observas la 'tibetan eventon' pere de CRI online en la versio de la portugala lingvo. Vidinte la vidbendon en la speciala rubriko, mi simple ne povas imagi, ke Dalai-lamao faris tian barbaraĵon neglektantan la socian ordon kaj persekutantan la senkulpan vivon. Antaŭ tio mi opiniis ilin bonkoraj kaj justecpledaj. Mian impreson plene ŝanĝis la evento. Laŭ mi, la traktado farita de la ĉina registaro estas akurata, racia kaj ĝusta. Mi esperas, ke homoj, psike suferintaj en la evento, kiel eble plej rapide iros el la nigra nubo, kaj ankaŭ atendas, ke Dalai-lamao konos la seriozecon de la evento kaj sian eraron kaj finos la tragedion."

Kolombia aŭskultanto Jhon Freddy Castirllon skribis en la retejo, la 23-an de marto: Mi sentas bedaŭron pro la tumulto en Lasao kaj sentas doloron en la koro pro damaĝo al Ĉinio kaŭzita de la perforta aktivado fabrikita de 'sendependigo de Tibeto'. Mi esperas, ke Ĉinio ne estos secesiigita."

Urugvaja aŭskultanto Alberto Machado alsendis elektronikan mesaĝon en la 18-a de marto, kiam fermiĝis la sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. En la mesaĝo li kondamnas la malmultajn secesiistojn pro la de ili fabrikita evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lasao. Li skribis: Kiel malnovaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia de longe observantaj Ĉinion ni ne estos trompitaj de ilia mensogo. Ni ne forgesos, ke Tibeto estas parto de la ĉina sankta teritorio, ne forgesos, kian vivon vivis tieaj lokanoj antaŭ la liberiĝo de Tibeto. Ni scias, ke sub la tiama sklava sistemo malmultaj sklavoposedantoj vivis luksan vivon je la kosto de sango kaj larmo de la servutuloj. Dum la servutuloj en la malalta socitavolo estis senigitaj je la plej fundamentaj ekzistaj kondiĉoj kaj persona digno. Tiam en Tibeto la ekonomio postiĝintis, la kulturo malprosperis kaj la sociaj tavoloj estis seriozaj kaj la ordinaraj popolanoj estis tute analfabetecaj. Tamen nun, la tibeta popolo en la nacieca regiona aŭtonomeco, zorgata de la ĉina registaro kaj subtenata de la tutĉinia popolo, administras sin mem, disvolvas paŝtadon agrikulturon kaj turismon. Iliaj gefiloj povas viziti universitaton; iliaj religioj, kulturo kaj moroj estas maksimume respektataj. Ni vidas, ke en la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, reprezentantoj el Tibeto, kiel reprezentantoj el aliaj naciminoritatoj, senĝene parolas, kontribuas proponojn por disvolvo de la ŝtato. Tio estis ne imagebla en la pasinteco. Ankoraŭ pli belan morgaŭon al Tibeto!"

Li diris ankaŭ, ke Dalai-kliko projektis la tumulton en Tibeto, tio alportis seriozan perdon al la vivo kaj posedaĵoj de la lokaj tibet-naciecanoj kaj han-naciecanoj, senkulpaj civiluloj estis mortigataj, butikoj forbruligataj kaj detruataj, eĉ kuracistoj estis atakataj, tio ja estas krimo. Tibeto de antikveco estas parto de la ĉina sankta teritorio. Mi admiras la ĉinan registaron pro ĝia klopodado por kvietigi la tumulton kaj protekti la tibetan stabilecon, kaj esprimas konsolon al la ĉinaj tibet-naciecaj kaj han-naciecaj civitanoj suferintaj en la evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado.

Nikaragva aŭskultanto Gerardo forte kondamnas en sia mesaĝo de la 27-a de marto la homon sin titolintan 'Dalai-lamao' pro liaj krimoj. Li diris: "Se la bonkora budho vidus tiujn krimojn, sendube sendus lin en la inferon, tiaj agaĉoj tute malobservas la principon de 'amo kaj paco'. La evento en la 14-a de marto intencis fari Tibeton usona ŝtato. Bedaŭrinde, la raportoj en nia lando pri la evento distordas kaj ne konformas al la faktoj. En la mondo ĉiam estas iuj homoj, kiuj ne klopodas por la prospero de la ŝtato, male, intencas detrui ĝian stabilecon kaj damaĝi ĝian reputacion. Ili intencas utiligi la eventon por bojkoti kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj."

Brazila aŭskultanto Ricardo Santos diris: "Mi tre bedaŭras kaj indignas kontraŭ la evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta en Tibeto, la 14-an de marto. Laŭ mi Dalai-lamao estas politikistaĉo kaj teroristo kaj pere de ekstremaj rimedoj atingas la atendatan celon. En la perforta evento multaj senkulpaj homoj perdis la vivon, la socia sekureco falis en tumulton, la evento kaŭzis ege malbonan socian influon. Ĉio ĉi montras la herezan intencon de Dalai-kliko, kiu per eraraj manieroj intencas kontraŭi la registaron kaj tiel ĉasi sendependigon de Tibeto. Tamen mi firme konvinkiĝas, ke tiuj konfuzoj baldaŭ malaperos. La ĉina registaro certe povas racie trakti tiujn problemojn kaj la Olimpikoj en aŭgusto glate iros."

Brazila aŭskultanto Eduardo Caetano diris: "La perforta evento okazinta la 14-an de marto en Lasao estas koncentra enkorpigo de la intenco de Dalai-kliko secesiigi Ĉinion, tial mi tute subtenas la ĉinan registaron pro ĝiaj agmanieroj kaj starpunkto rilate al la problemo. De la antikveco Tibeto estas la neapartigebla parto de la ĉina teritorio. Tio estas nedubinda kaj neniam ŝanĝebla fakto."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tibeto
v Voĉoj el Afriko: Ni deziras, ke Ĉinio sukcisig la Olimpikojn por ke la malamikoj humiliĝu 2008-04-08 09:23:47
v Voĉoj el Azio: Oni esperas gaje spekti Olimpikojn sed ne hontindan perforton  2008-04-08 08:53:27
v Nepala ĉefministro reasertis oponon kontraŭ kontraŭĉina dispartiga ago de iu ajn forto en nepala teritorio 2008-04-07 18:56:56
v (foto) La brita polico arestis tibetajn sendependulojn detruintajn stafedadon de olimpika torĉo 2008-04-07 10:25:54
v Ĉinaj studentoj en diversaj landoj forte kondamnas perforton en Lasao 2008-04-05 16:21:49
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040