En la 23-a de aprilo en Pekino, ĉinaj kaj alilandaj specialistoj pri homrajto partoprenis en Pekina Homrajta Forumo. Akceptante intervjuon, s-ino Lovelia Cabrera Laping, speciala asistanto de felipina eksterafera ministro, diris, ke tibeta problemo estas propra afero de Ĉinio, aliaj ne havas rajton interveni.
Ŝi esprimis tion, sciinte, ke malgraŭ firma opono de Ĉinio, usona ŝtata vicsekretario Paula J. Dobriansky ankoraŭ decidis intervidiĝi kun Dalai-lamao.
Ankaŭ vicestro de Plurflanka Departemento de Alĝeria Eksterafera Ministerio Ahmed Saadi esprimis similan vidpunkton kun s-ino Lovelia Cabrera Laping. Li diris, ke Tibeto estas parto de Ĉinio, aliaj landoj devas respekti suverenecon de Ĉinio, kaj ne devas interveni en internajn aferojn de Ĉinio.
Vicestro de Ĉina Centra Nacia Universitato Shesrab Nyima esprimis koleron pri tio, ke parlamento de Parizo donis la premion "honora civitano de Parizo" al Dalai-Lamao. Li diris, ke de longa tempo, homrajto nur estas ilo, utiligita de iuj okcidentaj landoj. Ili prezentis tiel nomatan "tibetan problemon", fakte tio estas alia esprimo de "tibeta sendependiĝo".
Konstanta vicdirektoro de Homrajta Esplora Centro de Nankai-Universitato s-ro Chang Jian diris, ke vidpunkto de iuj okcidentaj landoj en tibeta problemo montris, ke ili timas plifortiĝantan Ĉinion, kaj ankoaŭ montris la du-kriteriojn en homrajta problemo. Tamen tiuj vidpunktoj ne reprezentis iliajn tutlandajn popolanojn, tamen nur interesojn de iuj politikaj potencoj.
|