
En Pekino, okazas grandskala ekspozicio montranta disvolvan procezon de Tibeto. Per grandnombro da historiaj materialoj la ekspozicio konigas la situacion de regado super Tibeto fare de la registaroj en ĉiuj dinastioj. Vizitantoj respektive esprimis, ke grandnombro da historiaj materialoj atestas, ke Tibeto ĉiam estas teritorio de Ĉinio.

En la ekspozicio, eksponas ne nur ediktoj kaj oraj sigeliloj de imperiestroj en ĉiuj dinastioj por doni titolon al malnovaj tibetaj estroj kaj Dalai-lamao, sed ankaŭ historio pri tio, ke la imperiestroj rekte sendis oficistojn al Tibeto por superrigardi la regadon. Vizitanto Liu Shigui diris, ke la historiaj materialoj en Yuan-dinastio, Ming-dinastio kaj Qing-dinastio atestas, ke Tibeto estas parto de Ĉinio.

Vizitanto Xia Jianhua esprimis, ke grandnombro da historiaj objektoj atestas, ke la centra registaro ĉiam efike regas Tibeton. Neniu povas interpoli kaj distordi la historion.
En la ekspozicio troviĝas ankaŭ granda disvolviĝo

de Tibeto en ekonomio kaj socio post demokratia reformado en 1959, precipe post reformado kaj malfermo de Ĉinio. Vizitantino Xue Li esprimis, ke ŝi esperas, ke ĉi tiu ekspozicio povu okazi eksterlande kaj plimultaj homoj konu veran Tibeton novan kaj malnovan. |