japana mikado Akihito okazigis ceremonion por Hu Jintao
Antaŭtagmeze de la 7-a de majo, japana mikado Akihito okazigis ceremonion por bonvenigi ĉinan ŝtatan prezidanton Hu Jintao al Japanio. Poste, Hu Jintao interparolis kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo.
Post la ceremonio, japana mikado intervidiĝis kun Hu Jintao.
Hu Jintao interparolis kun Fukuda Yasuo
En interparolo kun Fukuda Yasuo, por ĉiuflanke krei novan situacion de strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter la du landoj, la du gvidantoj kune projektas planon de estonta disvolviĝo de la dulandaj rilatoj, definitivas gravan gvidan principon de disvolviĝo de la dulandaj rilatoj sub nova situacio, establas direkton kaj ĉefan kampon de longtempaj praktikemaj kunlaboroj inter la du landoj kaj konstruas longedaŭran kaj stabilan framon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.
En la 6-a de majo, Hu Jintao komencis ŝtatan viziton al Japanio nomatan "Varmprintempa Vojaĝo". Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al Japanio post 10 jaroj. |