china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gvidantoj de iuj landoj esprimas konsolon pro forta tertremo en ĉina Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-13 17:05:51

La 13-an de majo, gvidantoj de iuj landoj esprimis konsolon pro serioza tertremo okazinta en Wenchuan, gubernio en ĉina provinco Sichuan.

Rusa prezidento Dmitri Medvechev alsendis profundan simpation kaj esprimis sinceran konsolon al familianoj de viktimoj. Rusa ĉefministro Putin esprimis, ke Rusio volas liveri necesan helpon al Ĉinio.

Rumania prezidento Traian Basescu kredas, ke sub gvido de la ĉina registaro, la ĉina popolo konkeros malfacilaĵojn kaj kiel eble plej frue rekonstruos la hejmon. Kaj Rumanio volas laŭeble doni necesan helpon.

Pakistana prezidento Pervez Musharraf kaj pakistana ĉefministro Syed Yousuf Raza Gilani kredas, ke la ĉina popolo rekonstruos la hejmon en mallonga tempo kaj la pakistana popolo plenforte subtenos la ĉinan popolon.

Lee Myung Bak, prezidento de Korea Respubliko, alsendis profundan kondolencon al viktimoj kaj instrukciis doni helpon al Ĉinio.

Cetere, itala prezidento Giorgio Napolitano, pollanda prezidento Lech Kaczynski, brazila prezidento Lula kaj meksikia prezidento Felipe Calderon esprimis kondolencon al viktimoj en la tertremo kaj subtenas savadon de la ĉinaj registaro kaj popolo. Krome, ankaŭ la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Rumanio, Japanio, Bhutano, Israelo, Argentino, Kosta-Riko kaj Kolombio esprimis konsolon al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Konsola telegramo de Song Chuyu al Hu Jintao 2008-05-13 16:24:33
v 300 milionoj da hongkong-aj dolaroj al plagita regiono 2008-05-13 16:23:21
v Ne estas vunditaj fremdlandaj turistoj pro tertremo 2008-05-13 16:21:13
v (foto)Preskaŭ dek miloj da homoj mortis en tertremo en Wenchuan 2008-05-13 16:18:08
v (foto)Ĉinio laŭkapable organizos homfortojn kaj materifortojn por helpi katastrofejon 2008-05-13 12:34:02
v Ĉina Tertrema Administracio opiniis, ke krom tertrema centra bendo, ebleco de tertremo en ĉinaj aliaj lokoj estas malgranda 2008-05-13 11:49:49
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040