china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diversaj lokoj de Ĉinio sinsekve donas helpon al regiono trafita de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-13 17:53:58

Posttagmeze de la 12-a de majo en Wenchuan de la provinco Sichuan, okazis forta tertremo. Kontraŭ la tertremo, diversaj lokoj de Ĉinio sinsekve donas helpon al la trafita regiono.

Post okazo de la tertremo, la pekina magistrato tuj donacis 3 milionojn da juanoj de renminbi al la trafita regiono. Pekinaj popolamasoj kaj entreprenoj donas helpon al la trafita regiono de la provinco Sichuan. La urbo Ŝanhajo, orienta Ĉinio jam aktive organizas medicinan savan grupon kaj la grupo estas preta por veni al la trafita regiono. La urbo Tianjin, norda Ĉinio ekspedis 200 policanojn al la trafita regiono por fari savadon kaj donacis 3 milionojn da juanoj de renminbi kaj savajn materialojn. Ankaŭ sava grupo de la provinco Hainan veturis per speciala aviadilo al la trafita regiono.

 

Vespere de la 12-a de majo, Ruĝa Kruco de Hongkong jam per Ĉina R

uĝa Kruco donacis 500 milojn da juanoj de renminbi al la trafita regiono kaj sendis laborantojn al la trafita regiono por fari takson kaj savadon. Nun diversaj rondoj de Hongkong asignis 3 milionojn kaj 500 milojn da juanoj de renminbi por fari savadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Konsola telegramo de Song Chuyu al Hu Jintao 2008-05-13 16:24:33
v 300 milionoj da hongkong-aj dolaroj al plagita regiono 2008-05-13 16:23:21
v Ne estas vunditaj fremdlandaj turistoj pro tertremo 2008-05-13 16:21:13
v (foto)Preskaŭ dek miloj da homoj mortis en tertremo en Wenchuan 2008-05-13 16:18:08
v (foto)Ĉinio laŭkapable organizos homfortojn kaj materifortojn por helpi katastrofejon 2008-05-13 12:34:02
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040