Pli ol duono de ĉirkaŭ 6 000 turistoj sekure evakuis Jiuzhaigou
Laŭ freŝa informo, publikigita de la akordiga gvidgrupo de la ĉina Ŝtata Turisma Administracio por la kontraŭtertrema savado, pli ol 3 000 el ĉirkaŭ 6 000 ĉinaj kaj eksterlandaj turistoj estas transportitaj el la turisma loko Jiuzhaigou, kaj la ceteraj 2 517 turistoj, interalie 682 eksterlandaj, estos eltransportataj la 15-an ĉi-monate.
Laŭ konigo, la flughaveno Huanglong de Jiuzhaigou, kiu estis fermita influate de la tertremo ĉiuflanke refunkciis en la 15-a de majo. Antaŭtagmeze de la 15-a, restaj turistoj sinsekve flugis el la flughaveno. |