china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Pli ol 60 mil vunditoj estas savitaj
(GMT+08:00) 2008-05-15 16:36:16

Laŭ konigo de koncerna flanko, la nombro de rektaj suferantoj en serioze plagitaj lokoj pro tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan superis 10 milionojn.

Laŭ statistiko, ĝis la 14-a horo de la 14-a de majo, la nombro de mortintoj atingis 14 866.

Vespere de la 14-a de majo en trajno al plagita loko Guangyuan, ĉeloke komandante kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron, ĉina ĉefministro Wen Jiabao okazigis kunvenon de komandejo kontraŭkatastrofa kaj prisava sub la Ŝtata Konsilantaro. Li emfazis, ke savado ankoraŭ estas la nuna plej grava laboro, la registaro decidis plisendi 90 helikopterojn al plagitaj lokoj.

Sekve, matene de la 15-a de majo, Wen Jiabao kaj liaj sekvantoj atingis la urbon Guangyuan kaj faris esploron en la gubernio Qingchuan, serioze suferintan la katastrofon.

Ĝis la 8-a horo de la 15-a, 130 mil armeanoj kaj armitaj policanoj partoprenis en savado. Cetere kuracaj teamoj, fajrobrigadoj kaj inĝenieriaĵaj kontraŭdanĝeraj teamoj partoprenis en la savado. Kaj sava trupo jam eniris en ĉiujn serioze plagitajn urbojn kaj guberniojn de la provinco Sichuan.

Matene de la 15-a, pli ol 60 mil vunditoj estas savitaj.

Post la tertremo en Wenchuan, la ĉina centra financo sume asignis 1,11 miliardojn da juanoj de renminbi al plagitaj lokoj por savado. Ĝis la 16-a horo de la 14-a, diversaj sociaj rondoj kontribuis monon kaj materialojn, je 877 milionojn da juanoj de renminbi.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Duono de ĉirkaŭ 6 000 turistoj sekure evakuis Jiuzhaigou 2008-05-15 16:23:28
v Pli ol duono de ĉirkaŭ 6 000 turistoj sekure evakuis Jiuzhaigou 2008-05-15 14:49:45
v 82 homoj saviĝis 2008-05-15 11:11:32
v "Renmin Ribao" : Vivo altas super ĉio 2008-05-15 11:03:05
v (foto)Centra Politika Buroo de KPĈ dispoziciis kontraŭtertreman savadon 2008-05-15 11:00:31
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040