La 21-an de majo en Pekino, ĉina ministro pri civilaj aferoj Li Xueju emfazis, ke nun la departementoj pri civilaj aferoj de plagitaj regionoj devas preni aranĝon de vivo de plagitoj kiel ĉefan laboron, kiel eble plej rapide restarigi normalan vivordon de plagitaj regionoj kaj plenforte garantii bazan vivon de plagitoj.
Ĝis la 12-a horo de la 21-a de majo, la fortega tertremo de Wenchuan de Sichuan kaǔzis morton de 41 353 homoj kaj vundiĝon de 274 683 homoj. Sume 32 666 perdiĝis. |