Ĉinio nun plenforte konstruas transirajn domojn por pli ol 5 milionoj da homoj, kiuj perdis siajn domojn pro la tertremo en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.
Laŭ statistiko de specialistoj, antaŭ plenumo de rekonstruo post la tertremo, homoj en trafitaj lokoj eble loĝos en transiraj domoj preskaŭ 3 ĝis 5 jaroj.
Laŭ la konstrua plano, farita de Ministerio pri Loĝejo kaj Urba kaj Vilaĝa Konstruo, miliono da transiraj domoj estos plenumitaj en 3 monatoj. Tiuj domoj komformas al la postulo de kontraŭtertremo kaj la konstruaj materialoj estas varmoimunaj. La transiraj domoj estas mediprotektaj kaj povas esti uzataj en 3 ĝis 5 jaroj. |