![]( /mmsource/images/2008/06/02/1049775.jpg)
Post inspekto al tertreme plagitaj lokoj de Shaanxi najbara al Sichuan, en la 1-a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao veturis al la urbo Longnan de la provinco Gansu kaj diskutis kun popolanoj kaj funkciuloj de plagitaj lokoj pri postkatastrofa rekonstruado.
![]( /mmsource/images/2008/06/02/1049774.jpg)
Hu Jintao stimulis plagitajn popolanojn fari memsavadon de produktado kaj konstrui belan hejmĝardenon per propraj manoj. Hu Jintao ankaǔ konsolis soldatojn kaj oficirojn de la Popola Liberiga Armeo kaj armita polica trupo, kiuj partoprenas en kontraǔkatastrofa savado.
Hu Jintao aparte vizitis la pakistanan internacian kuracan taĉmenton tie. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Hu Jintao esprimis sinceran dankon al ili. |