Vespere de la 17-a de septembro, fermiĝos senprecedencaj Pekinaj Paralimpikoj. Laŭ statistiko ĉi-fojaj Paralimpikoj trarompis kelkajn rekordojn de Paralimpikoj en multe da kampoj.
Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven diris en gazetara konferenco okazinta tiutage, ke estas tre brilaj kaj sukcesaj ĉi-fojaj Paralimpikoj. Li publikigis, ke delegacioj venintaj el 147 landoj kaj regionoj ĉeestis al la Paralimpikoj. Preskaŭ 1,1 milionoj da spektantoj rigardis la konkursojn.
Ĉinio, Britio, Usono respektive okupas la 1-an, 2-an kaj 3-an lokojn laŭ la nombro de ormedaloj. La vico estas sama al la lastaj Paralimpikoj. |