![]( /mmsource/images/2009/03/06/090306-3.jpg)
La 6-an de marto, estro de ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado Zhang Ping emfazis, ke la ekonomio-stimula plano kun la totala sumo je 4 mil miliardoj da juanoj, aplikata de la ĉina registaro evitas ripetan konstruadon kaj donas atenton al popola vivo, "problemo pri agrikulturo, kamparo kaj kamparano" kaj konstruado de bazaj instalaĵoj.
Laŭ konigo, la ĉina registaro decidis investi 4 000 miliardojn da juanoj de renminbi ĝis la fino de la jaro 2010. Por tio oni speciale fondis 24 grupojn por fari kontroladon kaj superrigardon al tiu kapitalo. |