La 10-an de marto, ĉina ministro pri komerco Chen Deming diris en gazetara konferenco de regula jarkunveno de Tutlanda Popola Kongreso, ke laŭ prognozo eksterkomerca situacio de Ĉinio restos ankoraŭ serioza en la venontaj monatoj.
Li diris, ke la monda ekonomio ankoraŭ malkreskas, multaj financaj problemoj de Usono ankoraŭ ne aperas, nuntempaj financaj problemoj de Eŭropo serioziĝas kaj malfaciloj alfrontataj de la orienta Eŭropo multiĝas, tial eksterkomerca situacio de Ĉinio restos ankoraŭ serioza en prognozeblaj monatoj. |