La 11-an de marto en Pekino, komitatano de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj viva budho Tsonlo Champa Kedup de la monaĥejo Qambaling vizitis ekspozicion por celebri 50-jariĝon de tibeta demokratia reformado kaj diris, ke tibetaj monaĥoj kaj ordinaraj homoj ĝuas senprecedencan liberecon por kredi je religio.
La budho Tsonlo Champa Kedup esprimis, ke de antikvece Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio. Nun la tibeta popolo feliĉe vivas kaj tio estas nedisputebla fakto. |