Longjing estas la nomo de fonto, templo, ankaŭ de teo.
Fonto Longjing komence nomiĝis Longhong, ĝi estis ronda puto. Tra ŝtonoj en montaro akvo fluis en la puton kaj sekve en akvujon Yuhong, finfine en riveron. Eĉ en periodo de sekeco la puto ne elsekiĝis. Antikvuloj opiniis, ke la puto sin ligas kun maro kaj en ĝi vivas drago, tial ili nomis la puton "Longjing", long estas la ĉina ideografiaĵo signifanta dragon, jing estas puto.
Pro la puto oni konstruis la templon, sekve en la templo oni plantis tearbojn, nature la teo, farita el la arbo, nomiĝas Longjing-teo.
Longjing-teo estas verda teo kun la karakterizaĵoj de verda koloro, densa aromo, dolĉa gusto kaj bela formo.
En Ĉinio popularas la rakonto pri la teo Longjing. Imperiestro Qianlong de la dinastio Qing (1636-1912) kvarfoje vizitis tiun ĉi lokon, li plukis freŝajn foliojn, premis ilin en libron kaj poste donacis ilin al sia patrino. La freŝaj kaj ebenitaj tefolioj plaĉis al la patrino kaj ŝi difinis la teon kiel tributon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |