china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sendependa kreo kaŭzis novan leviĝon de Datang
(GMT+08:00) 2008-04-18 16:12:14

Datang estas ĉina urbeto fremda al multaj homoj, sed fama en fako de ŝtrumpoj. Datang havas perfektan industrian ĉenon, inkluzive de ŝtrumpa maŝina fabrikado, materiala produktado, ŝtrumpaj produktado kaj vendado. Post 20-jara prospero, datang-anoj pli kaj pli klare konis, ke sola produktokvanta kresko ne povas krei "internacian ŝtrumpan urbon" sed nur depende de kreado, Datang povas vere marŝi al la mondo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi, kiel sendependa kreado ĵetis novan vivecon en ekonomian disvolvon de Datang.

La urbeto Datang situas en la urbo Zhuji en la ĉina orienta provinco Zhejiang. Pro ŝtrumpoj, la malgranda urbo, kies loĝantoj estis nur pli ol mil antaŭe, nun fariĝis ĉina "ŝtrumpa urbo" kun pli ol 60 mil loĝantoj kaj jara ŝtrumpa produktokvanto je 8 miliardoj. Estro de la urbeto Datang sinjoro Guo Jianbo fiere sciigis al raportisto, ke en la tuta mondo, 3 el ĉiuj 10 paroj da ŝtrumpoj estas produktitaj de Datang. Li diris:

"Datang havas 3 trajtojn: la unua estas, ke la urbeto estas fama; la dua estas, ke malgranda industrio formis grandan merkaton, kaj la tria estas, ke miloj da familioj estas prilaborejoj."

Ŝtrumpa industrio de Datang estas modelo de trajta ekonomio de la provinco Zhejiang. Nun, jam formiĝis granda industria fasko kun la urbeto Datang kiel la centro, disradianta najbarajn 12 urbetojn kaj vilaĝojn, sorbanta pli ol 100 mil laborantojn kaj titolita "datang-a ŝtrumpa zono". Laŭ statistiko, en 2006 la zono jam posedis 100 mil maŝinojn, jara produktokvanto de ŝtrumpoj superis 11,8 miliardojn da paroj, kaj produktovaloro proksimiĝis al 28 miliardoj da juanoj.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040