china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sendependa kreo kaŭzis novan leviĝon de Datang
(GMT+08:00) 2008-04-18 16:12:14

Sed, datang-anoj ne kontentiĝis per la atingoj, ĵetante rigardon al pli vasta internacia merkato. Guo Jianbo diris, ke laŭ ĝenerala leĝo de internacia ekonomiko, transiĝo okazos post 15-jara disvolvado. Por trakti la problemon, prospera je 20 jaroj, Datang elmetis la koncepton pri "ŝtrumpa ĉefstabeja ekonomio"

"Ni ĉiam konsideras elirejon de la ŝtrumpa industrio, laŭ nia efektiva stato ni elmetis la koncepton pri 'ŝtrumpa ĉefstabeja ekonomio' kaj restigos 'kapofakon' de la ŝtruma industrio en Datang. Por konformi al la pensfadeno, en la kuranta jaro ni establis ŝtruman publikan servadan platformon."

La platformo konsumis 20 milionojn da juanoj, instalis ŝtrumpan instituton, kvalitekzamenan centron, ret-komercan centron, licencan centron kaj retejon de la marko "Datang-Ŝtrumpo" kaj interregionan entreprenan retsistemon.

Laŭ konigo, meznombre ĉiutage datang-a ŝtrumpa instituto desegnas pli ol mil ŝtrumpajn fasonojn, ĉiutage desegnas ŝtrumpan novan fasonon por klientoj, kiuj vizitas la instituton. Nun, cifera banko de ŝtrumpaj fasonoj havas milionojn da fasonoj. Ankaŭ desegnado estas rapida, kaj la plej rapida atingas nur 10 sekundojn. Pro ĉi tia funkcia modelo, lokaj ŝtrumpaj entreprenoj povas firme sekvi paŝojn de merkato.

De funkciado en septembro de la lasta jaro, la publika servada platformo estas bone taksita. Laŭ unuapaŝa kalkulo, la establo de la platformo ŝparos koston je preskaŭ 200 milionoj da juanoj kaj pliigos mendilojn je 2 miliardoj da juanoj ĉiujare.

Cetere, por stimuli entreprenojn krei markojn, la loka registaro ellaboris premian politikon: la registaro donos 500 mil juanojn al entreprenoj, kiuj kreos ŝtate faman markon kaj 200 mil juanojn al entreprenoj, kiuj kreos province faman markon. Estro de la urbeto Datang sinjoro Guo Jianbo konigis:

"Scienc-teknika kreo estas la vivo de entreprenoj, ankaŭ la vivo de nia ŝtrumpa industrio. Krom konstruo de la platformo, ni speciale investis kapitalojn por doni premion al entrepenoj pro ilia scienc-teknika kreo kaj patenta peto, tio objektive ludis bonan rolon al altigo de aldona valoro de la ŝtrumpa industrio kaj akcelo de la ĝenerala ŝtrumpa ekonomio."

Danjiya-Grupo estas unu el entreprenoj en Datang, kiuj relative frue komencis fortigon de scienc-esplora investo. En 2003, ĝi instalis esploran instituton pri ŝtrumpa industrio kaj scienc-teknikan kreivan servan centron. Respondeculo de la grupo sinjoro Zhu Tianyong konigis:

"Nia korporacio kunlaboras kun Donghua-universitato kaj Zhejiang-inĝenieria Instituto. Ĝis nun, ni jam akiris 3 scienc-teknikajn fruktojn kaj scienc-teknikan progresan premion respektive de la ŝtato kaj provinco, ni uzis la teknikojn en serioj da produktoj pri bambua fibro, sojfaba fibro kaj antibakterio kaj prevento de malbonodoro, ĉi tiuj produktoj estas progresintaj en nia lando, eĉ en la internacia merkato."

Ankaŭ multaj datang-aj entreprenoj, kiel Danjiya, pli kaj pli multe atentas scienc-esploron kaj sendependan kreadon. Estro de la urbeto Datang sinjoro Guo Jianbo diris:

"Industrio devas solvi esploran kaj ekspluatan problemon, alie produkta aldona valoro ne leviĝos kaj vivdaŭro de produktoj ne estos longa."

Nun, Datang jam formis relative perfektan scienc-teknikan krean sistemon. Sendependa kreado alportis novan vivecon al Datang, kaj marko de Datang estas pli kaj pli sonora en internacia merkato.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040