china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aliĝo al MKO enkorpigis ĉinan malferman sintenon
(GMT+08:00) 2008-12-26 22:19:56

Karaj aŭskultantoj, je la 18-a horo kaj 40 minutoj de la 10-a de novembro en 2001 laŭ la loka tempo de Katario, sinjoro Yousef Hussain Kamal, ministro pri financo, ekonomio kaj komerco de Katario, leĝere frapis maleon kaj malfermis pordon por ĉina aliĝo al Monda Komerca Organizo. Post 15-jara intertraktado kaj atendo, Ĉinio finfine fariĝis la 143-a membro de Monda Komerca Organizo. Tio estas unu el la plej gravaj atingoj de Ĉinio sur la kampo de ekonomio kaj komerco ekde plenumado pri la politiko de reformado kaj malfermo. En la lastaj 7 jaroj post la aliĝo, per malkaŝa, praktika kaj fidela sinteno, Ĉinio realigis siajn promesojn faritajn ĉe la aliĝo. Hodiaŭ ni babilos pri tio.

Protokolo pri ĉina aliĝo al Monda Komerca Organizo en la ĉina lingvo havas preskaŭ dekmil ideografiaĵojn, la kerna enhavo povas esti ĝeneraligita per la vorto "Malfermo". Unue, sur la kampo de komerco de varoj, en la lastaj jaroj post la aliĝo, laŭ promeso Ĉinio ĉiuflanke reduktis doganon, nuligis importan kvoton, licencon kaj aliajn nedoganajn rimedojn, laŭ regularo de Monda Komerca Organizo reformis kvotan administran sistemon pri pograndaj komercaĵoj . Tio ĉi estis konfirmita de Monda Komerca Organizo, estro de disvolva departemento de sekretariejo sub Monda Komerca Organizo sinjoro Shishir Priyadarshi diris:

"Kiel la lando, kies eksporto estas la ĉefa ekonomia akcela forto, Ĉinio gajnis grandan progreson en redukto de imposto en agrikulturo kaj neagrikulturaj industrioj. Meznombre imposto sur la agrikultura kampo estis reduktita je 9,8%, kaj tiu sur la neagrikultura kampo je preskaŭ 8%. Ĉi tiuj rimedoj por redukti imposton alportis multan kreskadon al komerca sumo sur koncernaj kampoj."

Kompare kun komerco de varoj, promeso pri malfermo de financo, telekomuniko kaj aliaj servkomercaj kampoj naskis pli profundan influon al ĉinaj koncernaj industrioj. Sur la financa kampo, nun eksterkapitalaj bankoj povas liveri servadon de renminbi al klientoj en la tuta lando, eksterkapitalaj asekuraj kompanioj povas establi instalaĵojn en iu ajn ĉina urbo, kaj publikigo de la rimedoj pri investado de 'laŭnormaj eksterteritoriaj establaĵoj en Ĉinio" kaj tiu de "laŭnormaj enteritoriaj establaĵoj ekster teritorio", liveris platformon al internaj kaj eksteraj kapitaloj fari reciprokan investon kiam renminbi ne povas esti libere interŝanĝata. Sur la kampo de telekomuniko, eksterkapitalaj entreprenoj estis permesataj per instalo de kunkapitalaj kompanioj administri bazajn telekomunikajn negocojn en Ĉinio, kaj 4 eksterkapitalaj entreprenoj jam gajnis licencon pri administrado de telekomunikaj negocoj. Sur la kampo de pomalgranda vendo, tutmondaj grandaj transmaraj potencoj Wal-Mart kaj Carrefour eniris en Ĉinion kaj rapide disvolviĝas. Cetere, pli kaj pli da eksterteritoriaj advokatejoj, kontrevizorejoj kaj kunkapitalaj kaj kunlaboraj programoj de kuracado, edukado kaj turismo aperis en la ĉina merkato.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040