china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aliĝo al MKO enkorpigis ĉinan malferman sintenon
(GMT+08:00) 2008-12-26 22:19:56

La merkata malfermo signifas, ke ĉinoj havas pli da elektoj kiam ili selektas provizistojn, samtempe la malfermo sendube alportis konkurencan premforton al ĉinaj entreprenoj. Kaj plejpartaj ĉinaj entreprenistoj opiniis, ke gajno, alportita de la aliĝo al Monda Komerca Organizo al Ĉinio, estas pli multa ol doloro, alportita de la aliĝo. Ĝenerala direktoro de Ĉina Industria kaj Komerca Banko, la ĉina plej granda komerca banko, sinjoro Jiang Jianqing diris:

"Retrospektinte la pasintecon, ni havas profundan senton, unue konkurenco estas la plej granda movforto akcelanta progreson de ĉinaj bankoj, kaj konkurenco ŝanĝis koncepton de ĉinaj bankoj kaj akcelis reformadon de ĉinaj bankoj. Due, pro konkurenco ĉinaj komercaj bankoj sin instalis en la internacia financa merkato kaj kune kun internaciaj bankoj estas mezurataj per internacia normo. Tutmondaj investantoj faras takson kaj selekton per siaj monvoĉdoniloj."

Tri ŝtataj grandaj komercaj bankoj eniris en akcian merkaton en aliaj landoj, Qirui, Jili, Zhongxing, Huawei kaj aliaj ĉinaj privataj entreprenoj senĉese plivastigis transmarajn negocojn. Tio estas atingoj de ĉinaj entreprenoj post la aliĝo al Monda Komerca Organizo. Sinjoro Long Yongtu, ĉefa delegito pri la aliĝo kaj nuna ĝenerala sekretario de Boao-a Azia Forumo, diris, ke ĉe la aliĝo Ĉinio plej multe maltrankvilis, ke la kampo de servada komerco estos batata, sed la kampo realigis transpaŝan disvolvon per la ŝanco de la aliĝo al la Monda Komerca Organizo.

"Tiam en intertraktado, mi pli multe konsideris malfacilojn, poste ni trovis, ke ni tromalalte taksis konkurencan forton de ĉinaj entreprenoj. Post la aliĝo, la kampoj, kiuj estis opiniitaj la plej malfacilaj, efektive gajnis plej multajn bonaĵojn. Ekzemple, la plej granda progreso de agrikulturo post la aliĝo estas kompreno de internaciaj normoj de agrikulturaj produktoj, inkluzive de kvalita normo, mediprotekta normo kaj higiena normo."

Samtempe kun la merkata malfermo, ĉina sistemo pri intelekta-proprieta protektado estas senĉese plibonigata, reviziitaj "Leĝo pri Patento", "Leĝo pri Markoj" kaj "Leĝo pri Aŭtorrajto" plivastigis protektan amplekson, klarigis rajtojn kaj devojn de diversaj flankoj kaj fortigis ekzamenon kaj punon al agoj atencantaj rajtojn. Registaraj fakoj kaj leĝplenumaj establaĵoj kunlaboris por bati kontraŭleĝajn kaj krimajn agojn sur la kampo de intelekta proprieto kaj protekti laŭleĝajn rajtojn. Samtempe, Ĉinio klopodas por popularigi sciojn pri protektado de intelekta proprieto kaj altigi koncepton de popolanoj en ĉi tiu flanko. Ĉina vicministro pri komerco sinjoro Yi Xiaozhun diris, ke koncepto, iniciatita de Monda Komerca Organizo estas vaste konata en Ĉinio. Li diris:

"Principoj de Monda Komerca Organizo, kiel travidebleco kaj nediskriminacio, jam estas principaj bazoj de ĉina leĝdono, tutmonda vidkampo, kreivaj okuloj, konkurenca koncepto, disvolva koncepto, leĝsistema koncepto kaj intelekta-proprieta koncepto eniras en la koron de homoj. Ni serioze observas la regularon de Monda Komerca Organizo kaj vere plenumas diversajn devojn kaj promesojn."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040