china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Lima Vilaĝo estas senlima
(GMT+08:00) 2009-01-09 14:47:59

La gubernio Jinping troviĝas en la subprovinco Honghe de la ĉina provinco Yunnan kaj estas najbara de Vjetnamio, la landlima linio longas je 502 kilometroj. Post normaliĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio, la dulandaj registaroj forte disvolvis konstruadon de bazaj instalaĵoj de la landlima regiono kaj altigis vivnivelon de lokanoj. Per konstruado de landlima merkato, dulandaj landlimaj loĝantoj ne nur riĉiĝis, sed ankaŭ profundigis amikecon inter si. Hodiaŭ ni kune eniru en landliman merkaton en Lima Vilaĝo de la gubernio Jinping.

Je la 14-a horo, ni atingis la vilaĝon. Ebena kaj vasta asfalta vojo trapasas la vilaĝon. Ĉe la vojo kelkaj mezaĝaj viroj kaj fumas nargileon kaj babilas.

Estro de la vilaĝo Pu Yuzhong ĝuste troviĝas ĉi tie. Gvidate de li, ni venis al limŝtono inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Sub ruĝa flago kun kvin steloj kaj ĉe la maldekstra flanko de la stango, sidas ŝtono, sur ĝi estas vortoj "Ĉinio 62(1)". Sur kontraŭa duonmonto, estas flava domo, ĉe la domo vjetnama nacia flago flirtas en vento. Vilaĝestro Pu Yuzhong diris, ke tiu estas la vjetnama landlima ekzamena stacio.

Post la limŝtono en la ĉina flanko estas rivero, la rivero fluas. Kaj la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio ĝuste limas la riveron, tial la rivero estas titolita lima rivero kaj la vilaĝo nomiĝas Lima Vilaĝo. Simpla ferponto, larĝa je malpli ol 4 metroj, troviĝas superr la rivero. La vilaĝestro diris, ke ĝuste per ĉi tiu ponto, dulandaj landlimaj loĝantoj faras kontaktiĝon.

Vilaĝano Gao Hai diris:

"Loĝantoj ĉi tie ĉefe estas hani-oj, ankaŭ vilaĝanoj en la kontraŭa vjetnama vilaĝo estas hani-oj, ni apartenas al unu nacieco, vestoj, lingvo, festoj kaj kutimoj estas samaj. Parencoj de multaj vilaĝanoj loĝas tie, mia onklo ĝuste loĝas tie."

Gao Hai diris, ke en la 51 familioj de la vilaĝo, nur 4 ne faris landliman negocon. Gaohai vendas gustigaĵon, lesivon kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn kaj jara enspezo povas superi dekmil juanojn. Kaj lia familio plantas bananojn kaj maniokojn, kaj bredas kelkajn porkojn, tial lia familio povas profiti je pli ol 3-dek mil juanoj.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040