china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Lima Vilaĝo estas senlima
(GMT+08:00) 2009-01-09 14:47:59

Vilaĝestro Pu Yuzhong diris, ke post 3 jaroj de la komenco de landlima merkato, lia familio aĉetis fridujo, kolor-televidilon kaj aliajn elektroaparatojn, ankaŭ kamionon en la jaro 2007 por transporti varojn. Li diris:

"Antaŭe, ne ekzistis la landlima merkato, vivkondiĉo estis malbona. Nun pro la landlima merkato, nia vivo estas pli kaj pli bona."

Dank' al kelkjara disvolvo, la landlima merkato ĉe la Lima Vilaĝo famiĝis, loĝantoj de najbaraj vilaĝoj de la ĉina kaj vjetnama flankoj amasiĝas en la merkato. Valutoj Renminbi kaj vjetnama dongo estas uzataj en la merkato kaj iuj homoj laboras aparte pri valuta interŝanĝo. Oni uzas hani-an, vjetnaman kaj ĉinan lingvojn, kaj kontaktiĝo estas tute senlima.

Ĝuste tiam, junulo kun blanka ĉemizo ekbabilis kun Pu Yuzhong en la hani-a lingvo.

La junulo nomiĝas Tat kaj loĝas en la vjetnama vilaĝo Hoi Long, li ĉefe laboras pri aŭta transportado. Pu Yuzhong demandis lin, kion li transportas hodiaŭ; li respondis, ke tio estas maizo.

Gao Hai diris, ke vjetnama transita formalaĵo estas oportuna, tial vjetnamoj aĉetas ĉiutagajn necesaĵojn aŭ vizitas parencojn kaj amikojn ĉi tie en ordinaraj tagoj. Li diris:

"Ni babilas pri disvolvo de landlima negoco, riĉiĝo kaj gajno de pli da mono."

Pu Yuzhong, vilaĝestro, konigis, ke la gubernia registaro ĉiam atentas la landliman merkaton ĉe la Lima Vilaĝo, kaj regule sendas specialistojn al la vilaĝo por instrui al vilaĝanoj spertojn pri negoco kaj teknikojn pri agrikulturo kaj plantado. Komence de la jaro 2008, la gubernia registaro sendis grupon por esplori la merkaton kaj decidis grandigi kaj fortigi la merkaton. Nun oni konstruas ŝoseon de haveno de la rivero Jinshuihe al la Lima Vilaĝo, en la kuranta jaro la ŝoseo finiĝos. Tiam, necesos nur 6-kilometra veturado de urbeto al la vilaĝo, estas malpli ol 14 kilometroj ol la nuna montvojo. Gao Hai diris:

"Nia plej granda espero estas, ke la registaro grandigos la merkaton. Pli da ĉinoj kaj vjetnamoj venos. Mi konvinkiĝas, ke estontece ni disvolviĝos pli bone."

Vjetnamo Tat kaj fumas nargileon kaj babilas kun vilaĝanoj de la Lima Vilaĝo. Tat diris, ke ankaŭ li esperas grandigi la merkaton. Li diris:

"La du landoj disvolviĝas. Ĉi tiu merkato pli rapide disvolviĝos. Mi esperas, ke la merkato estos pli granda, kontaktiĝo pli oportuna, tiam dogano kaj landlima ekzameno estos kompleta."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040