china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj bankoj en financa krizo
(GMT+08:00) 2009-03-10 15:50:57

La tutmonda financa krizo, kaŭzita de usona krizo de sekundara kredito, plivastiĝis en la lastaj du jaroj. Multaj atakitaj translandaj financaj establaĵoj sinsekve bankrotis, registaroj de multaj landoj devige ĵetis amason da kapitaloj al financa sistemo. Sed samtempe kun tio, ĉinaj bankoj kviete pasigis la jaron 2008 kaj komencis prepari disvolvon en la nova jaro.

En la tendenco, ke tutmonda financo pli kaj pli multe unuiĝas, la financa krizo unue atakas diverslandajn financajn establaĵojn, kaj ili fariĝis "seriozaj katastrofejoj". En Usono, la fono de la krizo, nur duonan jaron sinsekve bankrotis investaj bankoj Bear Stearns Cos, Lehman Brothers, Merrill Lynch&Co. la tri tutmondaj potencoj, kaj usona plej granda banko de depono kaj kredito Washington Mutual. En Eŭropo, belga financa grupo Fortis, brita banko Norghern Rock kaj aliaj grandaj financaj establaĵoj estis transakceptitaj de la registaroj. En Azio, Japanio ĵetis mil miliardojn da jenoj por malstreĉi la krizon en propraj bankoj.

Sed, kompare kun la stagno de financaj establaĵoj de okcidentaj ĉefaj ekonomiaj korpoj, la situacio de ĉinaj diversaj bankoj estas pli bona. En la tri unuaj trimestroj de la jaro 2008, postimposta profito de 14 bankoj, kiuj eniris en la akcian merkaton, pliiĝis je pli ol 50% ol tiu en la sama periodo de la jaro 2007. Interalie, postimposta profito de Ĉina Industria kaj Komerca Banko estas 93 miliardoj da juanoj, pro tio ĝi estas titolita "tutmonda plej profita banko". En "Ĉina Financa Forumo, 2008", okazinta lastatempe, prezidanto de Ĉina Banka Reguliga Komisiono sinjoro Liu Mingkang esprimis, ke kvalito de funkciado de ĉinaj bankoj estas bona. Li diris:

"En la fino de novembro de la jaro 2008, totala kapitalo de ĉinaj bankoj atingis 61 100 miliardojn da juanoj. Kontraŭriska kapablo de ĉinaj bankoj altiĝis multe ol antaŭe, kapitalo de komercaj bankoj, kies kapitala sufiĉeco atingis normon, okupas 99,5% de totala kapitalo de komercaj bankoj. Servaj kapablo kaj nivelo de bankoj senĉese altiĝis, kaj funkcioj senĉese perfektiĝis."

Kvankam iuj ĉinaj bankoj suferis perdon pro investo al usona obligacio de sekundara kredito, sed Zhou Xiaochuan, estro de la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko, opiniis, ke la perdo estas limigita kaj digestota. Li diris:

"Ankaŭ ĉinaj financaj establaĵoj investis obligacion de sekundara kredito, la investo alportis perdon, sed ĝenerale, kvanto kaj proporcio estas malmultaj kaj la perdo estas digestota. Cetere, skalo de ĉinaj financaj establaĵoj estas relative grandaj, funkciada stato bona, tial ili povas porti malmultan perdon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040