china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj bankoj en financa krizo
(GMT+08:00) 2009-03-10 15:50:57

Laŭ materialoj, Ĉina Industria kaj Komerca Banko, Ĉina Konstrua Banko kaj Ĉina Banko tenis riskajn kapitalojn de usona sekundara kredito kaj obligacion de kompanio Lehman Brothers. Fakuloj montris, ke ĉar la riska kapitalo okupis preskaŭ dekmilonon de totala kapitalo de la menciitaj bankoj, tial rekta influo el la usona krizo de sekundara kredito al Ĉinio estas malgranda.

Kvankam en la financa krizo, ĉinaj bankoj ne suferis grandan atakon, tamen pro la granda perdo, kaŭzita de la usona krizo de sekundara kredito en la tuta mondo, ĉinaj bankoj aktive alprenis rimedojn kontraŭ eblaj financaj riskoj. Ĉina Banka Reguliga Komisiono postulas, ke ĉinaj bankoj pluapaŝe fortigu riskan preventadon kaj kontroladon. En novembro de la lasta jaro en koncerna kunveno, vicprezidanto de la komisiono Jiang Dingzhi esprimis, ke estontece, ĉinaj bankoj kaj pluapaŝe preventos valoran redukton kaj perdon de eksteraj kapitaloj, kaj preventos riskon de malbona kredito en la enlanda malintensa mona politiko.

Vidinte tion, ke multaj fremdlandaj bankoj bankrotis pro la atako de internacia financa krizo, ĉinaj diversaj komercaj bankoj alprenis diversajn rimedojn senĉese altigi propran kapablon pri defendo kaj trakto de risko. Ĉina Industria kaj Komerca Banko kun la totala kapitalo je dekmil miliardoj da juanoj estas ĉina plej granda komerca banko. Ĝenerala direktoro de la banko sinjoro Jiang Jianqing opiniis, ke nun la tutmonda financa krizo ankoraŭ plivastiĝas, la risko de tutmonda kaj interna ekonomia malprogreso ankoraŭ intensiĝas, kaj bankoj travivas plej severan provon de la nova jarcento. Li esprimis, ke garantiante kontroladon de risko kaj stabilecon de kapitala kvalito, la banko tenos potencialan disvolvan ŝancon kaj akcelos evoluigon. Li diris:

"Ni klopodos por vastigi merkatan gvidan superecon per altigo de kerna konkurenca forto, pliigi la kapablon de kontinuigebla disvolvo per transformiĝo de negoco, profunde altiri lecionon el la financa krizo, alpreni aktivajn kaj efikajn rimedojn, fortigi ĉiuflankan riskan administradon, garantii stabilecon de kvalito de kredita kapitalo en la tendenco de ekonomia malprogreso, efike regi kaj preventi merkatan riskon en la plivastiĝo de internacia financa krizo, kaj garantii sekure kaj stabile transiri la plej severan pasejon en la nova epoko. Ni marŝos je pli grandaj paŝoj al la celo, ke nia financa entrepreno moderniĝu kaj fariĝu internacie la plej profita, elstara kaj respektata."

Estontece, ĉinaj bankoj alfrontos pli da defioj. Eksplikante administran celon de bankoj, Liu Mingkang, prezidanto de Ĉina Banka Reguliga Komisiono, esprimis, ke tenado de financa stabileco kaj protektado de interesoj de deponantoj estas la bazaj principoj, kiujn ĉinaj bankoj devas observi en disvolvo. Li diris:

"En la procezo de pluapaŝa profundigo de reformado kaj malfermo, ni devas ĉiam persisti en preventado de risko el eksterteritoriaj du merkatoj. Laŭ la alteco de protektado de ĉina financa stabileco kaj sekureco, praktika garantio de interesoj de vastaj deponantoj kaj protektado de fruktoj de ĉinaj bankoj de la reformado kaj malfermo, ni devas fortigi riskan preventadon, transteritorian kaj transfakan administradon, kaj akceli bankan stabilan funkciadon, kaj liveri fortan subtenon al bona kaj rapida disvolvo de ĉinaj ekonomio kaj socio."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040