china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kultivo de tritika specio garantias ŝtatan grenan sekurecon
(GMT+08:00) 2009-03-20 15:17:51

En 2008, grena sekureco fariĝis la monda fokuso, kiel financa krizo. Do, kial oni garantios grenan provizadon kiam rapidiĝas urbaniza procezo, malpliiĝas agroj kaj ŝanĝiĝas tutmonda klimato? Klare, kultivo de specoj taŭgaj al la medio kaj altigo de produktokvanto estas necesa vojo. Kiel la lando kun granda loĝantaro, Li Keqiang emfazis, ke oni devas reguligi ekonomian strukturon kaj teni ekonomian disvolvon, Ĉinio povas per sia propra kapablo kontentigi sian bezonon, tio intime rilatas al disvolvo de ĉina agrikulturo. En Ĉinio, ekzistas du grandaj agrikulturaj plantaĵoj, rizo kaj tritiko. Membro de Ĉina Akademio de Sciencoj sinjoro Yuan Longping, titolita "Patro de hibrida rizo", altigis rizan produktokvanton ĝis 847 kilogramoj po muo. En la flanko de tritiko, dank' al klopodado de specialistoj pri kultivo de tritika speco, nun la plej alta produktokvanto superis 600 kilogramojn po muo. Altigo de la grena produktokvanto garantiis ŝtatan grenan sekurecon. Hodiaŭ ni intervjuos sinjoron Zhang Gaisheng, specialiston pri kultivo de tritika speco, kaj li konigos al vi, karaj aŭskultantoj, ĉinan staton kaj disvolvon de kultivo de tritika speco, bonvole aŭskultu!

Zhang Gaisheng naskiĝis en aŭgusto de la jaro 1951 en la loko Zhouzhi de la ĉina provinco Shaanxi. Nun, li servas kiel profesoro de la ĉina nordokcidenta agrikultura kaj forsta scienc-teknika universitato en Yangling de la provinco Shaanxi. Unue, profesoro Zhang Gaisheng konigis enhavon de kultivo de tritika speco. Li diris:

"Kultivo de tritika speco havas kelkajn periodojn. La unua periodo estas normala kultivo, nome oni kultivas novan specon per hibridigo de diferencaj tritikaj specoj. Ĉi tiu metodo dependas ĉefe de spertoj, tial blindeco estas granda kaj fiksdirekteco malbona. Nun, por altigi efikon kaj fiksdirektecon de la kultivo, aperis multaj novaj metodoj, kiel biotekniko, ĉela programo kaj kromosoma programo."

Parolante pri historio de tritika kultivo, Zhang Gaisheng konigis, ke de la komenco de ĉina liberigo ĝis nun en Ĉinio, ekzistas ĉefaj 6 tritikaj specoj, interalie 4 estis kultivitaj de la loko Yangling, ili respektive estas Bima-n.1, Fengchan-n.3, Xiaoyan-n.6 kaj Shaanxi-n.859. Zhang Gaisheng diris, ke la loko Yangling havas superecon en kultivo de tritika speco. Li diris:

"Yangling havas kondiĉojn de akvo, tero, semo kaj sterko tio estas rara en Ĉinio, eĉ en la mondo. "

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040