china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kultivo de tritika specio garantias ŝtatan grenan sekurecon
(GMT+08:00) 2009-03-20 15:17:51

Ĉina kultivo de tritika speco travivis kvar periodojn. En la unua periodo, agrikultura bazo estis malbona kaj produktokvanto malalta. Tiam, oni plibonigis lokajn specojn por ke nova speco havu vastan taŭgecon. Ekzemple, la jara populariga areo de la speco Bima-n.1 atingis 100 milionojn da muoj. En la dua periodo, oni malaltigis altecon de tritiko por pliigi plu produktokvanton. En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, ni kultivis novan specon kaj ĉi tia tritiko altas nur je 70 ĝis 80 centimetroj, sed normalaj tritikoj altas je 110 ĝis 120 centimetroj. Per malaltigo de alteco de tritiko, produktokvanto multe pliiĝis. En la tria periodo, oni kombinis preventon de malsano kaj altigon de produktokvanto kaj kultivis ĉi tian novan specon. En ĉi tiu periodo, Ĉinio baze solvis la problemon de sato kaj varmo, tial la nova problemo ĝuste estas, kiel oni povu bone manĝi. Kaj la kvara periodo estas, ke oni kombinu altigon de produktokvanto kaj tiun de kvalito.

Nun, Ĉinio eniris en la novan periodon, nome oni faras tian kombinon.

Nun, hibridigo de tritiko estas problemo, ĝi estas pli malfacila ol hibridigo de rizo. Ankaŭ Yuang Longping, "patro de hibrida rizo" diris, ke signifo de venko de la malfacilo estas pli granda ol tiu de hibridigo de rizo, ĉar tritiko estas la monda unua granda agrikultura plantaĵo.

Laŭ Zhang Gaisheng, en la flanko de hibridigo de tritiko, Ĉinio jam marŝas antaŭe en la mondo. Li diris:

"La 11-an de aprilo de la jaro 2004, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao venis al nia universitato. Kiel reprezentanto de instruistoj, mi faris raporton al li. Tiam, mi elmetis penson, ke Ĉinio popularigu hibridan rizon en la sudo kaj hibridan tritikon en la nordo, tial grena produktokvanto grandmezure pliiĝos. "

Zhang Gaisheng konigis, ke nun Ĉinio jam komencis grandarean produktadon de hibrida tritiko. En unu muo, produktokvanto de hibrida tritiko estas pli multa je 100 ĝis 150 ĝinoj ol tiu de normala tritiko.

Kiam urbazina procezo estas pli kaj pli rapida, agroj pli kaj pli malmultaj kaj la klimato ŝanĝiĝas, grena sekureco estas pli kaj pli urĝa kaj grava en la mondo. Pri tio, profesoro Zhang Gaisheng opiniis:

"La monda grena sekureco elmetis postulon al specialistoj pri altigo de grena produktokvanto, samtempe elmetis postulon al registaraj oficistoj, nome oni perfektigu politikon pri grena aĉetado de la internacia merkato kaj garantiu proporcion de propra provizado."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040