Pan Lijin konigis, ke pligrandan kantan foiron partoprenas gejunuloj de malproksimo je dekoj da kilometroj. Maro da homoj svarmas, ondoj da kantoj sonoras, estas tre spektakle. Oni konkuras per kantoj, kaj gejunuloj enamiĝas per antifonoj. "Sur la vojo sonas la kantoj, laǔ la vojo florigas la kantoj, de milkilometroj aromas la floraj fraǔlinoj, de dekmilkilometroj flaras abelaj fraǔloj……" . Belaj fraǔlinoj kaj bonaspektaj fraǔloj okulumas inter si, kaj sin elversas kore por serĉi la amat(in)on.
1 2 3 4 5 6 |