Fakte en la antifono de Zhuang-oj partoprenas plejparte gejunuloj. Maljunuloj kaj infanoj plejmulte spektas. Apud la kantejoj, infanoj tri- aǔ kvinope venis por gajigi la etoson. Ili ne komprenas la enhavon de la kantoj sed nur promenas tien kaj reen, ludantaj kaj aĉetantaj; ĉiu havas sian guston. "Buŝe kantas, korpe dancas, piede iras kaj kune trinkas", tio eble estas la amuzeco de kantfoiro.
1 2 3 4 5 6 |