china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinion, vi bezonas propre senti
(GMT+08:00) 2008-03-10 17:07:00

brazila kolonelo Bornhausen

Malferma Ĉinio allogis fremdlandanojn vojaĝi, fari komercon, eĉ fikse loĝi. Pro malsamaj spertoj ili havas malsamajn opiniojn pri Ĉinio. En iliaj okuloj, kia Ĉinio estas? Ekde hodiaŭ ni elsendos al vi serion da programeroj titolitan Ĉinio en Miaj Okuloj. Ni helpu vin koni pliveran Ĉinion. Nun bonvole aŭskultu la 2-an programereton Ĉinion, vi bezonas propre senti.

Karaj amikoj, Bornhausen kaj Chabango estas terarmeaj koloneloj respektive de Brazilo kaj Mozambiko. En aŭgusto de 2007 ili invitite aliĝis al 1-jara trejnado por fremdlandaj oficiroj en Nacidefenda Universitato de Ĉina Popola Liberiga Armeo. Dum la vivo en Pekino, krom lernado pri progresintaj militaj scioj de Ĉinio ili ankaŭ vizitis iujn urbojn kaj vidindaĵojn en Ĉinio. Ili intime kontaktiĝis kun la entuziasmaj ĉinoj kaj la longa historio kaj brila kulturo. En 7 monatoj Ĉino bonege impresis ilin. La du oficiroj ankaŭ interesiĝis pri ĉinaj ideografiaĵoj. En hodiaŭa programereto, ni kune aŭskultu la senton de la du fremdlandaj oficiroj pri vojaĝo en Ĉinio.

Bornhausen venas el bela turisma urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo. Li estas tre entuziasma. Li iam vizitis multe da landoj en la mondo, tamen Ĉinio havas plimulte da logforto por li. Li opinias, ke Ĉinio plenas de mistero. Oni tre sopiras la landon. Kaj la rapidega disvolviĝo de Ĉinio ja surprizas homojn.

"Por okcidentanoj, Ĉinio malsamas ol iu ajn alia lando. La ĉi-tieaj kulturo kaj moro estas tute malsamaj ol tiuj de Brazilo. Tamen ni plie absorbiĝas al lernado kaj kono pri ĉinaj disvolviĝo kaj kulturo. Ĉinio estas granda nacio."

Kvankam estis tre streĉa la lernado, tamen la koncerna departemento de la Nacidefenda Universitato de Ĉina Popola Liberiga Armeo aranĝis multe da vizitoj por tiuj oficiroj. Ili grimpis sur la grandiozan Grandan Muron, vizitis antikvajn Ĉielan Altaron kaj Imperiestran Palacon. Ili vizitis modernan Ŝanhajon, belan pejzaĝon en suda Ĉinio kaj lulilon de Ĉina Popola Liberiga Armeo la urbon Nanchang. Atinginte iun ajn lokon mozambika kolonelo Chabango estis tre ekscitita. Li neniam pensis, ke Ĉinio gajnis elstaran sukceson ne nur en ekonomia disvolva kampo, sed ankaŭ en la kampo de konstruado de harmonia socio. Li ne vidis la silentan, pacan kaj kvietan etoson en iu ajn lando krom Ĉinio. En Ĉinio ne estas milito. La socio estas stabila. La popolanoj vivas kaj laboras en paco kaj kontenteco.

"Ĉinio estas paradizo en la mondo. Oni surpriziĝas pri ĝia rapida disvolviĝo. Ĉinio estas paca lando. La popolanoj obeas la leĝon. Ili estas amindaj. Oni bezonas vivi en Ĉinio kaj senti la harmonian vivon por koni la veran Ĉinion."

Menciante pri la vivo en Ĉinio ekscitiĝis la brazila kolonelo Bornhausen unuafoje veninta en Ĉinion. Li ne nur aprobis la antikvan kulturon de Ĉinio, sed ankaŭ esperis scii plimulte pri Ĉinio.

"Ĉinio estas antikva lando kun longa historio. Kompare kun nia lando kun nur 500-jara historio la historio de Ĉinio valoras esti lernata kaj esplorata por ni. Ni alportos la spertojn lernitajn en Ĉinio al Brazilo kaj sciigos ilin al miaj amikoj."

Kvankam Bornhausen atingis Ĉinio nur antaŭ kelkaj monatoj, tamen li profunde enamiĝis al Ĉinio kaj la ĉina popolo. Li ankaŭ interesiĝis pri la ĉina lingvo. Por bone lerni la ĉinan lingvon li ne ripozis en libertempon. Nun li jam povas paroli per simplaj ĉinaj vortoj. Li opinias, ke nur bone lerninte la ĉinan lingvon, li povas pli bone amikiĝi kun ĉinoj kaj pli profunde koni la ĉinan naciecon.

"Kiam vi parolas la ĉinan lingvon, ili pacience aŭskultas kaj poste sciigas al vi ĝustajn esprimmanieron kaj prononcon. Kiam mi iris al magazeno, mi parolis per la ĉina lingvo. La ĉirkaŭantoj ĝoje rigardis kaj kuraĝigis min. Ĝuste pro la kuraĝigo mi pli kaj pli ŝatas lerni la ĉinajn lingvon kaj kulturon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040